Gravaj membroj

Priska Schindler Haas (1888 – 1975)

Priska Schindler-popravljeno

Priska Haas, 1911

Priska Haas (denaske Schindler) estas naskita la 8-an de januaro 1888 en knittelfeld en Aŭstrio. Ŝia patro Eduard Schindler estis doganisto kaj la patrino Crescencia, naskita Sommerschmid. Baldaŭ ili transloĝiĝis al Graz, kie la patro laboris kiel doganisto. Ŝi havis du pli aĝajn fratinojn, Mitzi – 7 jarojn pli aĝan kaj Mila – du jarojn pli aĝan. Ŝia patrino frue mortis pro tuberkulozo, kiam Priska estis nur dujara. La patro baldaŭ reedziĝis kun multe pli juna edzino, tiam deksesjarulino kun kiu li havis pliajn tri infanojn, tri filojn. Ili havis familian domon proksime de Graz en Lebenau kaj ili vivis tre modeste havante nur unu salajron. La anstataŭpatrino estis vera anstataŭpatrino al la knabinoj el la unua geedzeco traktante ilin tre malbone.

La familio faris planon pri lerneja instruado de la infanoj kaj kompreneble oni decidis ke la filoj daŭrigu sian lernadon en lernejoj kaj ke ili studu. La plej maljunan fratinon Mitzi ili enskribis en metilernejon por oraĵistoj kaj ŝi poste la tutan vivon okupiĝis pri tio. La meza fratino Mila daŭrigis sian lernadon por estiĝi instruistino kaj pri Priska oni decidis ke ŝi restu hejme por esti hejmhelpantino. Ŝi devis labori ĉion en la domo: knedi pastojn por la pano, plekti ŝtrumpojn, kudri kaj rebonigi vestaĵojn, purigi kaj fari ĉion en la hejmo. Por ke ŝi plibonigu sian scion pri kudrado, la anstataŭpatrino sendis ŝin al faka kudristino. Tio por Priska estis tre malfacila ĉar ŝi estis tre miopa – ŝi havis dioptiron minus 9.

Priska ekribelis kaj postulis ke ankaŭ ŝin oni enskribu en lernejon, ĉar ŝi estis bona lernantino. Pro tio la gepatroj akceptis ke ŝi iru al la lernejo por instruistinoj kondiĉe ke ŝi plu faros ĉiujn hejmajn taskojn. Ŝi devis matene antaŭlerneje iri aĉeti lakton, prepari matenmanĝojn kaj kelkion por la tagmanĝo. Ĝis la lernejo ŝi havis distancon iom malpli ol plenhoro da marŝado. Ofte en la lernejo ŝi svenis ĉar kelkfoje ŝi iris dormi nur je la 2-a aŭ 3-a post la noktomezo pro diversaj hejmaj laboroj.
La familio transloĝiĝis al Maribor en 1905 kie la patro iĝis doganinspektoro. Ŝi abiturientiĝis en 1909 en la porinstruista lernejo en Maribor. En la jaro 1910 kaj 1911 ŝi estis instruistino en vilaĝaj lernejoj en Stirio interalie en Koblenz. Ŝi feliĉis ke ŝi memstariĝis kaj departiĝis de la familio.

La instruistino ŝi estis nur dum du jaroj kiam ŝi ekkonis Henrikon (Heinrich), forlasis la laboron de instruistino, edziniĝis kaj eklaboris en lia oficejo de advokato. Tiutempe Maribor estis parto de la Aŭstrohungara Monarkio kaj ĉio en la tribunalo okazis nur en la germana lingvo. Sed Heinrich havis multajn klientojn kiuj estis slovenoj kaj li komprenis ke li nepre bezonas slovenlingvan oficejon kaj Priska komencis lerni la slovenan. Ŝi finlernis ankaŭ stenografion, unue gemanan kaj poste slovenan.

Sin Silvio, hči Herta in Priska Haas

Sin Silvio, hči Herta in Priska Haas

La filo SIlvio naskiĝis la 20-an de decembro 1912 kaj la filino Herta la 29-an de marto 1914. Silvio estis escepta knabo, aparte talentita muzike. Jam kvarjara li muzikludis akordeonon kaj de sia sesa jaro li eklernis ludi violonon kaj poste ankaŭ pianon. 14-jara li jam dirigentis al armea orkesto en Maribor en salono de hotelo Union en Maribor. Li muzikis ankaŭ en koncertoj kaj en teatro. Li ekstudis juron en Ljubljana kaj samtempe studis komponadon en Konservatorio de Vieno. Li mortis en Ĝolnik en 1936 pro tuberkulozo.

Ĉirkaŭ la jaro 1911 Priska ellernis Esperanton. Membro de E-societo ŝi iĝis en 1911. Jam en la jaro 1913 ŝi iris kun la edzo al Universala Kongreso en Bern (Svislando) kie ili interkonatiĝis ankaŭ kun la iniciatinto de Esperanto, doktoro Zamenhof. Poste ŝi ĉeestis kun la edzo ankoraŭ en la UK de Vieno en 1924. Tie kunestis ankaŭ la infanoj: Silvio kaj Herta. En la jaro 1924 ŝi eniris en la estraron de la E-societo kaj iom da tempo ŝi estis ankaŭ prezidantino. Ŝi estis delegito de UEA. De 1958 ŝi iĝis honora membrino de E-societo de Maribor. Jam en 1924 ŝi gvidis E-kurson en reala gimnazio de Maribor.

Henriko Haas mortis en Graz en la hospitalo la 30-an de junio 1925 kien li iris pro sia diabeto ĉar tiutempo oni komencis uzi insulinon. En Graz li estis enterigita kaj lian tombon oni ankoraŭ nuntempe prizorgas. Priska tiam laboris en la advokatejo jam 12 jarojn, estis regule anoncita ĉe la instancoj ĉe sociala kaj emeritula asekurejo pri kio Henriko tre insistis. Li postlasis nenian havaĵon nek asekurmonon ĉar antaŭ nelonge de la vivasekuro li transiris al nova emeritula asekuro. Restis nur sennombraj libroj kaj lernolibroj de diversaj lingvoj. Priska tiam ludonis la advokatejon al la advokatasesoro de sia edzo doktoro Bučar sub la kondiĉo ke ŝi plulaboru tie. Tio estis akceptita ĉar ŝi havis multan sperton, scion de la germana kaj slovena lingvoj kaj de stenografio de ambaŭ lingvoj. De ŝia salajro ŝi vivtenis la familion kaj la infanoj frekventis lernejojn, lernis ludi pianon kaj Silvio ankaŭ violonon.

Priska Haas, 1967

Priska Haas, 1967

Dum la dua mondmilito ŝi restis en Maribor. Post la milito ŝi daŭrigis instrui Esperanton senpage kaj ŝi instruis multajn homojn inter kiuj pluraj iĝis E-fakuloj. Fojfoje ŝi instruis ankaŭ la germanan lingvon. Ŝi instruis ĝis sia vivofino en la 88-a vivjaro, ĉiam senpage. Ŝi havis semajne ĝis 5 lernantoj (ŝi instruis individue en sia hejmo). Ŝi mem fine ne sciis kiom da ili ŝi instruis kaj inter ili estis pluraj fervojistoj, kuracistoj, juristoj kaj aliaj. Ŝi krome estis konata pro sia volontula aktivado. De sia emeritsalajro ŝi donacadis al E-societo kaj plektis tukojn kiujn la societanoj vendis kaj donacadis por tiuj kiuj bezonis helpon, aparte kaze de katastrofoj en la lando, tiam Jugoslavio, sed ankaŭ en la mondo, ekz. en Peruo kaj Pakistano samkiel por la evoluo en Jugoslavio ekz. por la elkonstruo de la fervoja relo Beograd – Bar. Por ĉiuj tiuj kontribuoj ŝi ricevis ordenon por meritoj kun arĝenta stelo en 1975 kiun transprenis la filino Herta post la morto de Priska, mortinta samjare.

Srmena Krstev
(Priska Haas nepino)
Beograd, la 5-an de decembro 2013