Historio de la societo

Komencoj de Esperanto-societo en Maribor

Arkivo de E-Societo en Maribor kiu ebligus detalan historian notadon perdiĝis pro la milito en 1941. Tial la hisotio de la E-movado inter la komenciĝo kaj fino de la dua mondmilito estas prezentita baze de modestaj fontoj.

Kvankam la iniciatinto de la internacia lingvo Esperanto, doktoro Lazaro Ludoviko Zamenhof, eldonis post longa preparo sian unuan lernolibron de Esperanto por rusoj en 1887 kaj samjare ankaŭ en la pola kaj franca lingvoj, la informo pri ĝi atingis Maribor nur ĉirkaŭ la jaro 1900. Oni devas mencii ke la unua esperantisto en Maribor estis doktoro Henrik Haas, advokato aŭstrodevena kiu pli poste fondis E-societon en Maribor. Oni supozas ke li esperantistiĝis en 1904.

La unua lernolibro de Esperanto por slovenoj aperis en la jaro 1910 kun la titolo Popolna slovnica esperantskega jezika (Plena gramatiko de lingvo Esperanto) kaj ties aŭtoro estis tiutempa maribora gimnaziano kaj pli posta diplomato de Reĝolando Jugoslavio, Ljudevit Koser. Estis presitaj 500 ekzempleroj de la libro en Zagrebo.

En artikolo aperigita en jugoslavia revuo La Suda Stelo (Nro 3/1954) doktoro Koser mem priskribis  siajn memorojn pri unuaj jaroj de sia aktivado por Esperanto en Slovenio.. Baze de la lernolibro de Carl-Borel li lernis la lingvon tiom ke la unua en Slovenio li komencis gvidi E-kurson. Li fondis ankaŭ E-grupeton en sia loĝejo proksime de la urba parko, sed liaj klopodoj varbi membrojn restis sensukcesaj. Post la abiturientiĝo en la jaro 1909 li plu fervore okupiĝis pri Esperanto kaj organizis unuan esperanto-solenaĵon en granda salono de Popola Domo en Ptuj, kie li deklamis antaŭ multnombra publiko slovenajn poemojn en E-traduko inter kiuj estis ankaŭ »Slovenio, vi belas« al kiu la publiko entuziasme aplaŭdis. Li partoprenis ankaŭ en la Universala Kongreso en Dresden en 1908 kaj li multe korespondis kun alilandaj esperantistoj. Li tradukis al la slovena originalan E-romanon »Ĉu li?«. Post la unua mondmilito kiel diplomato li vivis ekster Jugoslavio kaj de tiam ne plu okupiĝis pri Esperanto.

La aktivado de la societo ĝis la morto de doktoro Henriko Haas (1925)

Dr. Henrik Haas

dr. Henrik Haas

D-ro Henrik Haas, advokato kiu parolis ses lingvojn, elektis kiel sian sepan lingvon Esperanton  kaj restis ĝis sia morto ĝia entuziasma adepto. Jam antaŭ la fondiĝo de la E-societo en Maribor li havis bonajn kontaktojn kun esperantistoj de Graz (Aŭstrio) kie jam antaŭe ekzistis E-societo. Post zorgaj preparoj kaj informado li havis fondkunvenon kun multaj fondantoj la 13-an de septembro 1910 en tiutempa gastejo Senica en la strato kiu nuntempe nomiĝas strato de duko Kocelj. Tion oni povas konstati el aparta dokumento, sur kiu troviĝas subskriboj de ĉiuj ĉeestintoj kiuj decidis fondi la E-societon kun doktoro Haas kiel prezidanto kaj  Franc Painhard kiel sekretario. Ĉar Suda Stirio en 1910 estis ankoraŭ parto de Aŭstrio, estis la societo de Maribor nur filio de la E-societo el Graz kun la titolo Maribora filio de la E-societo de Graz. Post la fondo de la societo sekvis kursoj de Esperanto kaj semajnaj kunvenoj en gastejo aŭ kafejo. Doktoto Haas uzis dum instruado la lernolibron de Borel, adaptitan al la propra metodo. Baldaŭ poste helpis lin lia juna edzino Priska Haas tajpante la ekzercomaterialon. La partoprenantoj grandparte estis instruistoj kaj gimnazianoj. Priska Haas fariĝis esperantistino en 1911. La lingvon ŝi mem lernis, ĉar en la vilaĝo kie ŝi laboris kiel lerneja instruistino troviĝis neniu kiu povus ŝin helpi.

Estas interese ke la kunvenoj dum la unua mondmilito kiam ne eblis gvidi kursojn tamen estis bone vizitataj. Al Maribor venadis eĉ samideanoj el Graz kaj Triesto kio vigligis la grupaktivadon. D-ro Haas jam en la jaro 1912 partoprenis en la Universala Kongreso en Krakovo kiun li salutis nome de la slovena popolo.

Post la unua mondmilito en 1920, post dujara silento pro la politikaj ŝanĝoj (Maribor iĝis urbo en nova ŝtato, poste nomita Jugoslavio), maturiĝis la momento por nova komenco. Doktoro Haas anoncis al la polico ke li havos la 19-an de junio 1920 la unuan kunvenon por fondi memstaran Esperanto-societon. La restintaj antaŭmilitaj membroj interkontaktiĝis kaj reklamis pri Esperanto, Denove okazis kursoj sed malfacila malsano de doktoro Haas iom bremis pli rapidan prosperon.

En la jaro 1924 doktoro Haas kun la tuta familio partoprenis en Universala Kongreso en Vieno kaj tio estis lia lasta E-kongreso.

En oktobro 1924 estis organizita en studbiblioteko ekspozicio pri Esperanto en kiu partoprenis ankaŭ reprezentantoj de Jugoslavia E-Ligo doktoro Dušan Maruzzi kaj Ivo Rotkvić. Pri la prelego de doktoro Maruzzi okazigita kadre de la ekspozicio je la temo: Valoro de Esperanto kaj ties movado detale raportis maribora taggazeto Tabor kaj ankaŭ germanlngva tagĵurnalo Marburger Zeitung. Je la anoncoj en ambaŭ gazetoj koklektiĝis la 4-an de novembro 1924 en  lernoĉambro de la realgimnazio sufiĉe multaj homoj interesiĝintaj por la kurso. Sekvis nombre vizitataj kursoj, kaj en la slovena gvidis ilin Ferdo Dobravc kaj en la germana Priska Haas.

Tiuteme komencis interesiĝi pri la laboro de esperantistoj ankaŭ Rudolf Rakuša. La 1-an de marto 1925 li prelegis en la popoluniversitato kun la titolo »Esperanto kaj ties malamikoj« en la slovena. Tie prelegis ankaŭ d-ro Ivo Vinterhalter, advokato el Maribor je la temo »La demando de la monda helplingvo« en la germana. Partoprenis dum la prelego denove d-ro Maruzzi kaj Ivo Rotkvić el Zagrebo.  Ili vizitis Mariboron por konstati ĉu ekzistas kondiĉoj organizi la 3-an tutjugoslavian kongreson de Esperantistoj en Maribor. Kaj tiam oni decidis efektive kunvoki la kongreson en Maribor en la posta jaro. Post la morto de d-ro Haas (la 30-an de junio 1925) la prezidanto de la Maribora E-societo iĝis Ferdo Dobravc.