Eble ne estas pura hazardo, ke en la sama jaro oni rememoras du gravegajn datojn. Unue la 500-an datrevenon de la reformacio, kies esenca donaco al la homaro estis liberigi la individuojn kaj la tutajn popolojn de la aŭtoritato de tiu au tiu “papo” kaj disponigi al la homoj la libron, kiun ĉiu mem povas legi, por si interpreti kaj klarigi kaj ordigi sian vivon laŭ sia kompreno de tiu libro. Temas pri la Biblio, kiu fakte liveras ankaŭ la plej bonan argumenton favore al la ideo de lingvo neŭtrala kaj tiel internacia. Kaj samtempe la 130-an datrevenon de la lingvo, koncipita kaj de la iniciatinto Zamenhof donacita al la homaro, per kiu oni povas perdi la komunikajn ĉenojn de la ankoraŭ daŭranta komunika malordo en la mondo, funkcianta kiel ĝangalo, en kiu la pli forta kaj rapida besto rajtas ĉasi kaj buĉi la malpli fortan kaj pli malrapidan.
La slovenoj havas rilate tion tre instruan kaj doloran historian sperton. Tiel ĉe ambaŭ datrevenoj temas pri la homa digno kaj libero. Laŭ Lutero ĉiu homo estas libera kaj memresponsa antaŭ Dio, ne bezonante homan aŭ spiritan helpanton kaj peranton (kiel Maria, anĝeloj, sanktuloj). Tiel la senpera efiko de la Lutera faro estas la liberiga ekkonscio, ke oni povas orientigi sian vivon kaj atingi la savon en libero laŭ la propra kompreno de la Dia vorto. Sed la flanka, tamen grava frukto estis, ke falis la superstiĉo pri la tn. “sanktaj lingvoj”, ja laŭ la biblia instruo ĉiu homa lingvo estas donita de Dio kaj tiel same valora. Tio diras, ke ataki la slovenan estas la sama afero, kiel se oni atakus la hebrean, la grekan, la latinan, la germanan ktp. Kaj due, ĉar ĉiuj iniciatintoj de la reformacio sciis, ke la Biblio plej profunde efikas en la homa koro, se legata en la propra lingvo, tio fariĝis la plej forta argumento por resti fidela al propra gepatra lingvo unuflanke – kaj por estimi la gepatran lingvon de iu ajn homo en la mondo aliflanke. Sur tio fundamentas la naskiĝo de la slovena literatura lingvo, de la slovena nacia konscio kaj finfine de la propra slovena ŝtato. La rememoro pri la dua dato, la 130-a datreveno de la unua libro de Zamenhof, samtempe naskiĝo de la lingvo internacia, Esperanto, markas alian liberigon, eĉ se ĝi ĝis nun restis bona intenco kaj ebleco, sed ne jam socia realo de la tutmonda dimensio.
Kiel la Biblio en la ĉies gepatra lingvo la homon liberigas de arbitraj kaj falsaj aŭtoritatoj, kiuj laŭte referencas pri Dio, sed fakte plenigas proprajn poŝojn kaj propran ambicion ludi dion sur la tero – tiel Esperanto la homojn liberigas de la informa kaj komunika monopolo de propra ŝtata aŭtoritato kaj aliaj manipulaj strukturoj. Vera adepto de la Zamenhofa lingvo ne dependas plu de la politika, mondpercepta, religia, kultura ktp. monopolo kaj cenzurado fare de la propra reĝimo, li ne estas plu ilia kaptito, sed povas libere informiĝi pri la faktoj en la mondo kaj en la propra lando. La islamanoj pravas, dirante, ke la judoj kaj la kristanoj estas la “popoloj de la libro”. Ili povus aldoni, ke same la uzantoj de la Zamenhofa lingvo estas la popolo de la libro. La uzantoj de la lingvo internacia eĉ speciale estas ligitaj al la fenomeno libro, ja ne ĉiu havas sufiĉan tempon kaj monon kaj sanstaton por povi daŭre partopreni diversajn esperantajn eventojn dise en la mondo, dum ĉiu povas laŭplaĉe legi la esperantajn librojn kaj tiel plej intense partopreni la esencan nivelon kaj kvaliton de la komuna tuthomara esprimilo. Nur tiamaniere oni povas surfone de ambaŭ grandaj jubileoj kompreni, kial nuntempe la kristanoj estas distance plej ofte kaj kruele persekutita homgrupo en la mondo, kaj kial Esperanto estis tiel kruele persekutita de la tiranoj de la 20-a jarcento kaj en nia erao tiel rafinite prisilentata kaj primokata.
Kian sugeston ĉio-ĉi donas al ni slovenoj por la proksima estonto? Mi opinias, ke oni devos antau ĉio starigi lingvajn faktojn, ja ili estas la dua plej bona argumento por ĝi. Neniu impresiĝas aŭdante, kiom da renkontiĝoj en tiu ĉi lingvo okazas – sed serioza homo iĝas pripensa, aŭdante, ke tiom kaj tiom da libroj, gravaj por la propra literaturo, do ĉi-kaze la slovena, jam estas tradukitaj en Esperanton – kaj inverse, kiom da bonaj libroj, origine verkitaj en Esperanto, aperis en slovena traduko. Tio estas la plej firmaj argumentoj por nia afero. Oni povas ilin dum certa tempo ignori kaj prisilenti, sed en pli longa perspektivo ĉiam venkas la starigitaj faktoj.
Tiel mi proponas fari la nacian planon, kion oni volas el la trezoro de la slovena literaturo traduki en Esperanton kaj en ĝi eldoni. Per tia plano, se serioze kaj fake koncipita, oni povas ankaŭ konvinke kandidati ĉe la ministerio pri kulturo kaj aliaj instancoj, kiuj povus nin helpi. Kaj paralele oni devus serĉi kaj akompani junajn talentulojn jam en mezlernejoj por eduki ilin kiel fidindajn tradukistojn. Ne estas pli efika maniero logi junajn homojn al nia lingvo ol inviti ilin tuj al konkreta grava kulture valorega laboro en tiu ĉi lingvo.
La kompleta solvo de tia tasko estus, revoki en vivon propran slovenan eldonejon de esperantaj libroj, kia en modesta formato jam ekzistis, eĉ se tiu estus parto de iu jam ekzistanta slovena eldonejo…
Vinko Ošlak