La romano Ombro sur interna pejsaĝo de Spomenka Štimec, esperanta verkistino kaj tradukistino el Zagreb, Kroatio, estis jam antaŭ multaj jaroj tradukita en la lingvon slovenan, sed en la jaro 2023 ĝi fine aperis en libra formo, tradukita de Vinko Ošlak, eldonita de Esperanto Societo Maribor (Mariburgo) en Slovenio. Marde, 12an de Novembro 2024 la libro estis prezentita en la fama mezepoka konstruaĵo »Sodni stolp« (Juĝturo) apud la rivero Drava, kie troviĝas historie riĉa kaj bele kultivita malnova parto de la urbo. La prezentadon de la tradukita libro kun slovena titolo Senca nad pokrajino duše, organizis Mario Vetrih, prezidanto de la Esperanto Societo Maribor kaj redaktoro kaj prizorganto de la eldonita libro. La eventon partoprenis proksimume 30 homoj, kun la aŭtorino interparolis la tradukisto Vinko Ošlak, ankaŭ tradukante la respondojn en Esperanto, al la lingvo slovena. La evento estis organizita fare de la Maribora Biblioteko (Mariborska knjižnica) kadre de la Biblioteka Ciklo “Universitato por la Tria Vivoaĝo,” pri kiu zorgas sinjorino Nataša Konec.
Unue la tradukisto diris kelkajn vortojn pri la demando, kio lin spronis traduki tiun ĉi romanon en la lingvon slovenan. Lia tezo estas, ke unue li vidas la romanon de Spomenka Štimec en la triopa pinto de origina proza beletro en la lingvo internacia, kune kun la romano de Raymond Schwartz Kiel akvo de l’rivero kaj kun la romano de Vladimir Varankin Metropoliteno. Li vidas tion unue pro la nekredebla talento vidi la plej etajn detalojn kiel esencajn pilastrojn de la tuta rakonto, sekve pro la escepte fajna ludo per la lingvo, kaj trie, pro la du iluzioj, unu ŝajna, alia vera, kiuj daŭre estas atribuitaj al la lingvo de Zamenhof.
La unua »iluzio« estas senfunde atribuata al la verko de Zamenhof, asertante, ke Esperanto estas pseŭdlingva kabineda ludo, sed ne vera lingvo. Tamen neniu, eldiranta aŭ skribe mesaĝanta tian aserton proponas por ĝi pruvon. Ošlak uzis komparon. Se oni farus surstratan enketon demandante, kion la alparolito opinias pri la lingvo bahasa, certe ĉiu, krom se iu la plane konstruitan lingvon de Indonezio fakte mem studis kaj almenaŭ povas en ĝi kompreni simplan gazetan artikolon, honeste estus diranta: Pardonu, mi pri tiu lingvo ne havas scion kaj ideon, mi eĉ ne scias, kiu popolo ĝin parolas… Kaj tia respondo estus serioza kaj honesta. Tiamaniere ĉiu homo helpe de sia normala racio kaj honesto pritraktas kaj komentas ĉion, pri kio li aŭ ŝi ne havas scion kaj sperton. Sed se temas pri Esperanto, tiu ĝenerala regulo ĉesas validi. Pri Esperanto ĉiu, eĉ analfabeto en propra lingvo, estas »profesoro«, kiu tute precize scias, ke Esperanto ne estas vera lingvo, kiu povus plenumi la ideon de ĝia konstruinto… La faktoj, kiujn oni povas ĉiam facile prezenti kaj pruvi la malon de tia riproĉo al Esperanto kiel iluzio, tamen pruvas, ke Esperanto certe ne povas kun la kultura, scienca kaj beletra rikolto konkuri kun la riĉaĵoj, dum jarcentoj aŭ eĉ dum jarmiloj akumuliĝintaj ĉe la popoloj kun granda kultura tradicio. Tamen la litaraturaj atingoj de Esperanto, akumuliĝintaj dum 138 jeroj de ĝia ĝisnuna ekzisto, pruvas, ke Esperanto kiel lingva sistemo kaj kiel uzata lingvo ne estas iluzio, sed pruvebla, evidenta realo, krom por neraciaj »fakuloj« pri tiu ĉi temo, por kiuj sufiĉas ie aŭdi stultan antaŭjuĝon, kaj jam ili sin sentas kompetentaj pri la afero, kiu por normale raciaj homoj postulas almenaŭ bazan scipovon de la lingvo kun almenaŭ unu el bazaj beletraj libroj legitaj, kiel La verda koro de Julio Baghy… Se persono A en Esperanto diras: Fermu la pordon, kaj la persono B alpaŝas kaj fermas la pordon, tio pruvas, ke la lingvo funkcias. Se persono B rakontas al la persono A ŝercon en Esperanto, kaj tiu bone ridas, tio por ĉiu normale racia observanto pruvas, ke la lingvo funkcias. Kaj se persono A diras al persono B insultajn kaj forte ofendajn vortojn, kaj persono B donacas reage al persono A vangofrapon, tio povus havi jurajn konsekvencojn por ili ambaŭ, sed precipe tio same pruvas, ke la lingvo funkcias.
La romano de Spomenka Štimec estas laŭ Ošlak ekscelenta pruvo, ke la lingvo, per kiu ŝi la romanon verkis, ne nur funkcias, sed ke ĝi en spertaj manoj povas esti tre bona vehiklo de beletraj lingvaj fajnaĵoj, da kiaj la romano Ombro sur interna pejsaĝo de Spomenka Štimec abunde plenas. Ne la lingvo de Zamenhof estas lingva iluzio, sed la kredo de tiom multaj homoj, ke per la angla la lingva problemo de la homaro estas definitive solvita, estas la nepardonebla iluzio, eliranta el la kreskanta konformismo de la nuntempa homtipo speciale en la tn. »altevoluita« okcidenta kemisfero, kiu verdire laŭ diversaj manieroj kaj niveloj estingas sian propran ekziston.
Ĝuste pro tio Ošlak kredas, ke en la dua senco Esperanto fakte estas iluzio. Nome, ke en tia mondo, kian ni havas, ĝi povus esti interkonsente ĝenerale akceptita kiel la sola solvo, samtempe racia, por ĉiuj disponigebla kaj samtempe plene justa. Tiu ĉi mondo orientiĝas nek laŭ racio nek laŭ justeco, sed laŭ momenta profito kaj konformeco – kaj en tia mondo regas darvinecaj leĝoj de la daŭra »lukto por daŭra esto«, en kiu pli fortaj fiŝoj manĝas la malpli fortajn. Kial do Ošlak mem insistas uzi Esperanton, se li ne kredas, ke la mondo iam ajn tiun ĉi aŭ similan lingvon akceptos, ke tio vere estas socia iluzio? Lia respondo referencas je la evangelia principo, ke oni senkondiĉe faru tion, kion oni prenas por prava, senrigarde la ŝancojn de sukceso ĉe aliaj. Jesuo en sia prediko sur la monteto diras: »Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj« (Mat 5,9). Tamen li ankaŭ instruas realon de tiu ĉi mondo: »Ĉu vi supozas, ke mi alvenis, por doni pacon sur la tero? Mi diras al vi: Ne, sed pli vere disigon« (Lk 12,51). Kial disigon, ĉu eĉ la Filo de Dio estas malpaca aganto? Ne, sed ĉar inter vero kaj mensogo, inter justo kaj maljusto ne troviĝas loko por vera paco! Kaj fine li promesas, ke li alprenos veran pacon, la homaro mem tion ne povas atingi, ĝi povas atingi nur intertempajn armisticojn: »Pacon mi lasas al vi; mian pacon mi donas al vi; ne kiel la mondo donas, mi dona sal vi« (Joh 14,27). Kaj same pri la lingvo, same pri ekologio, same pri socia justeco ktp. La solan ŝancon por la lingvo, farita de la judo Zamehof Ošlak vidas en la judo Jesuo Kristo, se oni utiligus Esperanton unuarange por disvastigi per ĝi la instruon de Jesuo, se tiel Jesuo mem fariĝus »esperantisto«, la lingvo en lia regno povus esti elektita, nome de li mem, la komuna lingvo de ĉiuj popoloj…
Tiu dua iluzio ludas la ĉefan rolon en la romano de Spomenka Štimec. Konkrete temas pri iluzio, tre ofta en la esperantistaro, ke internacia geedzeco helpe de Esperanto, kiun parolas ambaŭ partneroj en tia geedzeco, havas pli bonajn ŝancojn sukcesi kaj daŭri »ĝis la morto vin disigos«, kiel tekstas la eklezia geedziĝa rito. La vivo kaj same la ĉi tie priparolata romano montras, ke tio estas iluzio. Komuna lingvo ne estas aŭtomate jam komuna kredo, komuna pensmaniero, komuna koncepto pri geedzeca vivo. Same, kiel grandaj militoj estis luktitaj spite la fakton, ke ambaŭ aŭ eĉ pli ol du armeoj interbatalis, kvankam ili ĉiuj parolis la saman lingvon. Sobriga ekzemplo de tio estis la milito inter la nordaj kaj sudaj federaciaj ŝtatoj de Usono, ambaŭ parolintaj la saman anglan lingvon. Simile la 30-jara milito inter la nordaj protestantaj kaj sudaj romkatolikaj provincoj de la Sankta Roma Imperio ĉefe parolis la saman germanan lingvon. Ankaŭ la interbatiĝintaj serbaj, kroataj kaj bosniaj (islamaj) armeoj kaj privataj milicoj post la disiĝo de Jugoslavio parolis preskaŭ la saman lingvon, almenaŭ ĉiu povis kompreni ĉiun, kaj tamen tio estis unu el la plej kruelaj militadoj. Kial en la malgranda kadro de la geedzeco la aferoj okazu alimaniere? Tiel la iluzio, rilate Esperanton, en la romano Ombro sur interna pejzaĝo ludas la ĉefan enhavan rolon kaj bonege ilustras la naivecon de malprofunda esperanta ideologio. La protagonistoj de tia naiveco ne konscias, ke ĝuste iliaj iluzioj ĵetas sur la lingvon, de kiu ili atendas pli ol ĝi doni povas, ombron de malbona renomo ĉe la nekonantoj de la esperanta ideo kaj historio.
Post mallonga interparolo kun la aŭtorino sekvis raporto de Spomenka Štimec pri siaj familiaj kaj personaj rilatoj kun Slovenio. Ŝi daŭre flegas kontaktojn kun kelkaj slovenaj beletraj aŭtoroj kaj foje peras iliajn librojn helpe de Esperanto, eĉ ĝis Hindio kaj aliaj malproksimaj landoj. Tiel ŝi peris la libron de Tone Partljič, tre populara slovena verkisto kaj dramisto, Hotel sem prijeti sonce (Mi volis tuŝi la sunon) en la bengalan helpe de la esperanta traduko, el kiu la libro estis tradukita en la bengalan.
Ŝi parolis ankaŭ pri bedaŭrinde jam forgesita, tamen tre grava esperantisto en Maribor (Mariburgo), Leo Novak, kiu dum la germana okupacio de Slovenio estis fare de Gestapo (Sekretpolico de nazioj) arestita, torturita kaj fine mortigita. Ŝi volas kontribui, ke lia nomo ne perdiĝu en plena forgeso. Leo Novak estis ankaŭ muzika komponisto kaj tradukisto. Tiel li tradukis al Esperanto el la poezioj de la dua plej grava slovena poeto, Oton Župančič (1878-949).
Vinko Ošlak
Por Belera Almanako, Novjorko


