Post dek du jaroj, unu el la plej belaj tradiciaj esperantistaj eventoj revenis al Triesto – la Karstaj Tagoj.
Inter la 26-a kaj 28-a de Septembro 2025, esperantistoj el diversaj landoj (43 el 10 landoj) renkontiĝis en la urbo de la ventego (burja/boreo) por esplori la naturajn kaj kulturajn trezorojn de la karsta altebenaĵo inter Italio kaj Slovenio.
La evento estis organizita kunlabore kun la Triesta Esperanto-Asocio (TEA), kiu malfermis siajn pordojn al la partoprenantoj, preparis fakajn prelegojn, viziton al la Muzeo de la Burio, kaj agrablan konatiĝan vesperon kun komuna vespermanĝo.
Centran rolon havis Peter Grbec (grupo de esperantistoj el Izola), kiu per siaj profundaj kaj tre interesaj fakaj prelegoj pri la karsto, karstaj fenomenoj kaj historio de la regiono, tre riĉigis la tutan eventon – kaj en la salono de la asocio, kaj dum la ekskursoj tra la karsta pejzaĝo. Lin helpis Elda Doerfler (TEA). En la organizado de la evento partoprenis la tuta grupo de esperantistoj el Izola.
1-a tago – Triesto kaj la Muzeo de la Burio
La renkontiĝo komenciĝis sur la ĉefa placo Piazza Unità d’Italia, de kie la partoprenantoj piediris ĝis la Muzeo de la Burio (Museo della Bora).
La ventego (itale boreo, slovene burja) – tiu karakteriza triesta vento – estis bonega simbolo por ĉiuj, kiuj kunigas malfermitecon kaj esploreman spiriton.
La vespero daŭris per prezento de la Karstaj Tagoj kaj fotoj de Triesto, poste per prelego pri karstaj fenomenoj kaj komuna vespermanĝo en la ĉambroj de la asocio.
2-a tago – La Napoleon-vojo ĝis Devino
La dua tago komenciĝis ĉe la Obelisko en Opĉine (Obelisco di Opicina), de kie malfermiĝas mirinda panoramo al la Triesta golfo. Tie komenciĝas la fama Napoleon-vojo (Strada Napoleonica), laŭ kiu ni, en bela vetero, promenis ĝis Proseko (Prosecco).
La vojo sekvas la karstan randon, alte super la maro, kaj ofertas majestajn vidojn al Triesto, Miramare kaj la ĉirkaŭaj montetoj.
La Napoleona vojo (Strada Napoleonica) laŭ popola tradicio estis malfermita de la napoleonaj taĉmentoj la 23-an de Marto 1797, kiam ili atingis Trieston. Ĝia dua nomo estas Vicentina vojo (Strada Vicentina), laŭ la arkitekto Vicentini, kiu en 1821 difinis ĝian itineron. Ĝi komenciĝus en Proseko kaj kunligus la karstan altebenaĵon kun Triesto. Ĉar la projekto estis tro multekosta, oni ne realigis ĝin tute, sed nur parte. La arbaro, kiu akompanas la ĉirkaŭ 3,2 kilometrojn longan vojon (en unu direkto), estis arte aranĝita kaj estas parto de planita rearbarigo de la Triesta Karsto. En la 19-a jarcento la urbo Triesto kaj la aŭstria prizorgo pri arbaraj aferoj decidis pri tiu rearbarigo, konsciante la strategian gravecon de linaj materialo.

Maldekstre Obelisko ĉe Opĉine, dekstre supre komenco de la Napoleon-vojo, dekstre malsupre vido al la Triesta golfo.
Survoje ni haltis ĉe preĝejo de Maria sur la monto Grisa (Santuario di Monte Grisa) – moderna triangula preĝejo en du etaĝoj kun pluraj altaroj, konstruita en 1966, kies nekutima arkitekturo kaj elstara panoramo simbole kunigas la ĉielon, la maron kaj la ŝtonon.
La projekton realigis la inĝeniero Antonio Guacci, laŭ desegnaĵo de la tiamaj triesta kaj kopra episkopo Antonio Santin. Dum la Dua Mondmilito, precize la 30-an de aprilo 1945, la episkopo promesis al la Virgulino Maria, ke li konstruos grandiozan sanktejon al ŝia honoro sur la montpinto, se Triesto estos savita de plena detruo.
Kelkaj partoprenantoj vizitis ankaŭ la internon de la sanktejo kaj sentis ĝian trankvilan, mediteman etoson.
En Proseko ni ĝuis komunan tagmanĝon en la Societa Gastejo Proseko (Trattoria sociale di Prosecco), poste ni veturis per buso al Siseljano (Sistiana) kaj de tie promenis laŭ la Rilk-vojo ĝis la kastelo Devino (Duino). La vido al la altaj krutaj rokoj, kiuj falas en la maron, ravis ĉiujn partoprenantojn.
El Devino ni revenis al Triesto per buso ĝis la placo Oberdan, de kie ni fine – post kelkaj matenaj teknikaj malfacilaĵoj – veturis per la malnova Opĉina tramo (Tranvia di Opicina) ĝis Opĉine, tiel finante la ekskurson en la spirito de vera triesta tradicio.
Sur granda parto de la linio la tramo funkcias kiel ordinara elektra tramo, ĉar la deklivo ne superas 8%. Antaŭ la plej kruta parto, longa ĉirkaŭ 800 metrojn, kie la deklivo atingas 26% (slovene Škorklja, itale Scorcola), la tramo iam estis alligita al ŝtala ŝnuro; hodiaŭ ĝi alligiĝas al speciala ĉaro, kiu helpas ĝin supren aŭ malsupren – teknika solvo tre malofta en la mondo.
3-a tago – La valo de Glinščica
La lastan tagon ni dediĉis al esplorado de la valo de Glinščica (Val Rosandra), unu el la plej belaj naturaj juveloj de la triesta malantaŭlando.
La ekskurso komenciĝis en la Akceptejo de la Natura Rezervujo, kie afabla dungitino rakontis fascinan historion pri la formado de la valo, la evoluo de la karsta mondo, kaj eĉ la origino de niaj Alpoj. Ŝi bilde klarigis, kiel antaŭ milionoj da jaroj plato el konkoj, ie apud la nunaj Bahamoj, leviĝis super la maro, moviĝis norden, kaj fine formis la hodiaŭan karston kaj alpan mondon.
Post la prezento ni piediris tra la valo, preter la akvofalo Supet, ĝis la forlasita vilaĝeto Botač, tuj apud la slovena limo. Dumvoje ni povis admiri la transiron inter kontinenta kaj mediteranea klimatoj kaj la riĉan flaŭron kaj faŭnon de la regiono. La valo estas vera paradizo por migrantoj, grimpantoj kaj ĉiuj amantoj de naturo.
Ni haltis ĉe unu el la fontoj, nomata Zvirk (iuj aŭtoroj ankaŭ mencias la nomojn Klinščica aŭ Klinšč’ca), el kiu jam en la 1-a jarcento la Romianoj konstruis 14-kilometran akvedukton ĝis la centro de Triesto.

Tra la valo de Glinščica, maldekstre malsupre la vilaĝo Botač, dekstre Peter, maldekstre de li en la fono la akvofalo de Glinščica.
Ĉe la elfluejo de Glinščico iam troviĝis vastaj salaj kampoj, kiuj ĝis la malfrua mezepoko signifis grandan riĉecon kaj estis kialo, ke triestanoj dum jarcentoj batalis kun venecianoj por regi la regionon.
En la 19-a jarcento la valo ricevis ankaŭ fervojan rolon. En 1841 la aŭstroj planis la Süd-Bahn (sudan fervojon), kiu kunligis Vienon kun Triesto kaj Istrio tra Ljubljana. Mankis nur pli mallonga branĉo – de Hrpelle tra la valo de Glinščico ĝis Triesto. La linio, longa 19,6 km, estis konstruita en 1887 kaj mallongigis la vojon al Pula (Pola) je 38 km. La konstruado estis malfacila pro la karsta grundo; en tunelo super Botač malfermiĝis abismo, en kiun falis tri laboristoj, kies korpoj neniam estis trovitaj
Kvankam la linio origine servis por frajta transporto, plej ofte ĝin uzis kamparaninoj el Karst kaj Istrio, kiuj veturis al Triesto por vendi lakton, kokaĵojn, viandproduktojn, legomojn kaj fruktojn – kaj foje ankaŭ botelon da brando rakija aŭ slivovka. Post la Dua Mondmilito trajnoj ankoraŭ kelkajn jarojn veturis ĝis Draga, sed la linio estis fermita en 1958, kaj la reloj forigitaj en 1966.
Ankaŭ ĉi-foje Peter Grbec per siaj klarigoj profundigis la komprenon pri la regiono – de geologiaj procezoj ĝis la historiaj tavoloj de homa agado en la valo.
Ni finis la itineron ĉe la montara rifuĝejo Mario Premuda (1905–1984, triesta alpisto, gvidanto kaj publicisto, unu el la pioniroj de la itala alpismo en Friulo-Julio), kie sekvis komuna tagmanĝo en malstreĉita etoso.

Fino de la lasta tago ĉe la montara rifuĝejo Mario Premuda (82 m super marnivelo), la plej malalta montara rifuĝejo en Italio.
Sperto, kiu kunligas
La Karstaj Tagoj 2025 kunigis naturon, kulturon kaj Esperanton – la lingvon de amikeco, kiu en Triesto, urbo de renkontiĝo inter diversaj popoloj, denove pruvis sian forton unuiĝi.
La partoprenantoj hejmen portis ne nur memorojn pri mirindaj pejzaĝoj, sed ankaŭ senton de komuneco kaj aparteno.
La ventego (burja/boreo) ja forblovis la nubojn, sed ne la varmon, kiu regis inter la esperantistoj.
Retejo de Karstaj tagoj 2025.






