La unua tago en Triesto kaj Muggia
De la 25-a ĝis la 27-a de septembro 2026 en Triesto kaj ĝia ĉirkaŭaĵo okazis la renkontiĝo Karstaj tagoj, organizita de la Triesta Esperanto-Asocio (TEA). Ni, la partoprenantoj (la unuan tagon ni estis 7 el EDM), konatiĝis kun Triesto, la Karsto kaj kun lokoj kaj vidindaĵoj ambaŭflanke de la hodiaŭa landlimo. La programo kunligis ekskursojn, kulturajn vizitojn, kunestadon kaj, kompreneble, la uzadon de Esperanto.
El la centro de Triesto per maro al Muggia
La unuan tagon ni kunvenis en la Placo de Unueco de Italio (Piazza Unità d’Italia), la centra placo de Triesto, kiu per sia larĝa malfermiteco rekte tuŝas la maron. De tie, sub la gvidado de Elda Doerfler (TEA), ni iris laŭ la bordo al la haveno kaj enŝipiĝis sur la ŝipon Blua Delfeno, kiu tra la Golfo de Triesto kondukis nin al Muggia.
La vojaĝo surmare estis agrabla enkonduko al la renkontiĝo, ĉar dum la navigado Triesto montriĝis el iom alia perspektivo.
Muggia estas eta marborda urbo en la ekstrema nordokcidenta parto de Istrio kaj hodiaŭ estas la plej suda komunumo de la regiono Friulio-Venecia Julio, same kiel la sola parto de Istrio, kiu nun troviĝas en Italio. Ĝia aspekto estas elstare istri-venecia: mallarĝaj stratetoj, malgrandaj placoj, koloraj domoj kaj karakteriza venecia arkitekturo donas al la urbo tute alian aspekton ol al la granda kaj urba Triesto.
Muggia kaj Triesto – du urboj kun malsamaj historiaj vojoj
Kvankam la urboj hodiaŭ estas disigitaj nur de kelkaj kilometroj kaj estas proksime ligitaj, ilia historio estas sufiĉe malsama.
En la areo de la nuna Muggia homoj vivis jam en la prahistorio. Sur Muggia Vecchia konserviĝis restaĵoj de prahistoriaj fortikaĵoj, poste de romia kaj mezepoka setlejo. La nuna urbo komencis disvolviĝi ĉe la maro, kie antaŭ la jaro 1000 aperis la setlejo Borgolauro, kaj en la 13-a jarcento estis formita ankaŭ la urba teritorio.
Grava diferenco kompare kun Triesto estas, ke Muggia ekde 1420 dum pluraj jarcentoj apartenis al la Venecia Respubliko, dum Triesto estis sub la regado de la Habsburgoj. La venecia influo estas videbla en la urbo ankoraŭ hodiaŭ – en la arkitekturo, dialekto, kutimoj kaj kuirarto.
Kiam en 1797 la Venecia Respubliko ĉesis ekzisti, la urbo venis sub Aŭstrion. Kun kelkjara paŭzo dum la regado de Napoleono ĝi restis sub Aŭstrio ĝis 1918, kaj poste fariĝis parto de la Regno de Italio.
Triesto havis alian disvolviĝan vojon. Pro sia situo kaj haveno ĝi fariĝis grava habsburga komerca urbo. Specialan signifon ĝi akiris en 1719, kiam imperiestro Karlo la 6-a proklamis ĝin libera haveno1, tial ĝi rapide disvolviĝis kaj fariĝis grava mezeŭropa haveno.
Tial estas interese, ke la du urboj, kiujn hodiaŭ ligas preskaŭ unueca urba areo, iam apartenis al du malsamaj politikaj kaj kulturaj mondoj – la venecia kaj la habsburga.
Promenado tra malnova Muggia
En la malnova urbocentro ni promenis tra mallarĝaj stratoj kaj placoj kaj rigardis la karakterizan urban arkitekturon. La centra Placo Marconi (Piazza Marconi) estas la koro de la malnova urbo, kaj apud ĝi staras ankaŭ la urbodomo. Apartan karakteron havas la eta haveno Mandracchio2, kie eblas ankoraŭ hodiaŭ observi la tradician ligon de la urbo kun la maro.
Inter la gravaj historiaj konstruaĵoj estas ankaŭ la katedralo de Sankta Johano kaj Paŭlo. La nuna konstruaĵo estis konsekrita en 1263, kaj ĝia fasado poste estis kompletigita per blanka ŝtono el la ŝtonminejoj apud Nabrežina.
Muggia estas konata ankaŭ pro kastelo el la 14-a jarcento kaj ĉefe pro la tradicia venecia karnavalo (Carneval de Muja)3, en kiu intermiksiĝas venecia kaj istria influoj.
Post la vizito de la malnova urbocentro ni revenis al Triesto per loka aŭtobuso. Ni finis la tagon en la ejoj de la triesta esperantista societo, kie la gastigantoj atendis nin kun vespermanĝo.
La unua tago tiel bele montris unu el la apartaĵoj de la tuta renkontiĝo: la Karsto kaj la areo ĉirkaŭ Triesto ne estas nur natura pejzaĝo, sed ankaŭ spaco, kie intermiksiĝas diversaj historiaj, kulturaj kaj lingvaj tradicioj.
La dua tago – Carsiana kaj Repentabor
La sekvan antaŭtagmezon ni, la partoprenantoj, renkontiĝis antaŭ la Botanika ĝardeno Carsiana, kiu situas apud Zgonik (Sgonico), proksimume 18 kilometrojn de Triesto. Tra la botanika ĝardeno nin gvidis Roberto Della Loggia (TEA), kiu prezentis al ni ĝiajn plantojn, aranĝon kaj apartaĵojn de la karsta medio. La ĝardeno estiĝis en 1964 laŭ iniciato de la apotekisto kaj amatora botanikisto Gianfranco Gioitti, kaj en ĝia kreiĝo partoprenis ankaŭ la botanikistoj Livio Poldini kaj Stanislavo Budin. En 1978 ĝi estis malfermita por la publiko.

Supre maldekstre: Roberto Della Loggia gvidas nin tra la botanika ĝardeno
Dekstre: karsta doleno (profundo 40 m)
Carsiana ne estas ordinara botanika ĝardeno, en kiu la plantoj estus aranĝitaj ĉefe laŭ sistemaj grupoj. La plantoj estas prezentataj en la medio, en kiu ili nature kreskas en la Karsto. La ĝardeno estas aranĝita en karsta doleno4, kaj sur proksimume 5000 kvadrataj metroj montras karakterizajn karstajn vivejojn kaj geomorfologiajn fenomenojn. En ĝi eblas koni ĉirkaŭ 600 diversajn speciojn de plantoj kaj aliajn karakterizaĵojn de la karsta naturo.
Apartaĵo de Carsiana estas ankaŭ ĝia eduka rolo: ekde la komenco ĝi celas konatigi kaj protekti la karstan floron kaj vegetaĵaron. La fondintoj volis krei ligojn ankaŭ trans ŝtataj limoj; la nomo Carsiana laŭdire aludas la ligon kun la alpa botanika ĝardeno Juliana en Trenta.
Por vizitantoj estas bonvena informo, ke la eniro en Carsiana estas senpaga.
Post la vizito de Carsiana ni iris tagmanĝi al la proksima farma turismejo Api-Wine en Gabrovica.
La Repentabraj rokmuroj kaj Repentabor
Posttagmeze nin gvidis Peter Grbec. Unue ni rigardis la Repentabrajn rokmurojn (Torrioni di Monrupino), unu el la pli interesaj karstaj geologiaj apartaĵoj de ĉi tiu areo.
Temas pri nekutimaj rokaj formacioj el kalkŝtono de la supra kretaceo. Unuopaj rokmuroj altas pli ol dek metrojn kaj estas restaĵoj de la iama karsta surfaco. Ilin formis longdaŭra erozio kaj dissolviĝo de kalkŝtono, pro kio ili hodiaŭ aspektas kiel potencaj ŝtonaj turoj. La rokoj formiĝis antaŭ proksimume 95 ĝis 90 milionoj da jaroj, tial la muroj atestas pri tre malnova geologia historio de la Karsto.

Supre: antaŭ la unua Repentabra rokmuro
Malsupre: la preĝejo de la Ĉieliĝo de la Benita Virgulino Maria sur Tabor
De tie ni daŭrigis la vojon al la sanktejo en Repentabor (Monrupino). La loko pro sia strategia situo estis loĝata kaj fortikigata jam en la pasinteco: unue tie estis prahistoria kaštelir5, poste romia fortikaĵo, kaj en la mezepoko ĝi denove havis defendan signifon.
Post la ĉesigo de la turkaj atakoj en la 16-a jarcento la defenda signifo de la loko komencis malkreski, kaj pli granda signifo ekestis por la religia karaktero, ligita precipe kun la marian kulto. La hodiaŭa komplekso inkluzivas la preĝejon de la Ĉieliĝo de la Benita Virgulino Maria, la iaman mezepokan komunuman konstruaĵon kaj grupon de ŝtonaj domoj.
En la preĝejo nin akceptis la loka paroĥestro Anton Bedenčič kaj mallonge prezentis al ni la historion de la preĝejo kaj de la loko. La nuna preĝejo estis konsekrita en 1512, kaj la paroĥo estis fondita en 1857.
Bedenčič rakontis al ni, ke post la Dua mondmilito la setlejo pro la nova ŝtata limo estis dividita en du partojn – unu parto restis en Italio, la alia apartenis al Jugoslavio. La limo tranĉis spacon, kiu estis historie kaj lingve ligita, kaj la divido forte markis la vivon de la loka slovena loĝantaro.
Interesa estis ankaŭ la informo pri la nuna religia vivo de slovenoj en la triesta ĉirkaŭaĵo. Kiel diris al ni paroĥestro Bedenčič, tie funkcias 14 slovenaj paroĥoj, en kiuj la diservo okazas en la slovena lingvo, oni kantas slovene, kaj la infanoj lernas la religian instruadon en la slovena lingvo.
Du membrinoj de nia grupo ne ĉeestis la Karstajn tagojn en 2025, kiam ni vizitis la sanktejon sur Vejna (Monte Grisa)6. Tial ni post Repentabor ĉi-jare kune rigardis ĉi tiun grandiozan konstruaĵon kaj ĝuis la vidon al Triesto kaj la Golfo de Triesto.
Dimanĉo – Štanjel
Dimanĉe la gastigantoj preparis viziton de la Briškovska groto (Grotta Gigante), tamen nia grupo ne partoprenis ĉi tiun ekskurson. Ni decidis viziti Štanjel, unu el la plej pitoreskaj karstaj setlejoj.
Tra la mallarĝaj stratetoj de malnova Štanjel ni supreniris al la pinto de la setlejo, de kie malfermiĝas bela vido al la karsta pejzaĝo. Štanjel estas unu el la plej malnovaj setlejoj en la Karsto. Ĝia situo sur la monteto Turn ĉiam determinis ĝian aspekton kaj defendan karakteron. La setlejo estas ĉirkaŭita de murego, ene de kiu dum jarcentoj disvolviĝis ŝtonaj domoj kaj malgrandaj placoj.
Apartan signon lasis en Štanjel en la 20-a jarcento la arkitekto Max Fabiani. Post la Unua mondmilito li partoprenis en la renovigo de la setlejo kaj klopodis ligi modernan arkitekturon kun la tradicia karsta medio.
Dum la vizito ni vizitis ankaŭ la Domon de Natalija, kiu hodiaŭ estas la enirpunkto al la Ĝardeno Ferrari. La domo ricevis sian nomon laŭ Natalija Ščurk, edzino de nevo de Fabiani, kiu loĝis en ĝi en la 20-aj kaj 30-aj jaroj de la pasinta jarcento. Tiam la domo estis parto de pli granda Vilao Ferrari, kiun Fabiani formis tiel, ke li kunligis plurajn konstruaĵojn ĉe la orienta parto de la murego de Štanjel en unuecan komplekson.
En ĝi ni rigardis ankaŭ la konstantan ekspozicion „Arbo, arkitekto kaj ĝardeno“, kiu prezentas la historion de la Vilao Ferrari kaj de la ĝardeno kaj la laboron de Max Fabiani.
Poste ni rigardis la Ĝardenon Ferrari, unu el la plej rekoneblaj vidindaĵoj de Štanjel. Ĝi ricevis sian nomon laŭ la triesta kuracisto Enrico Ferrari, kiu estis parenca al Max Fabiani. Ferrari enamiĝis al Štanjel kaj pasigis en ĝi konsiderindan parton de sia libera tempo. Fabiani instigis lin komenci aĉeti malnovajn domojn kaj dispecigitajn parcelojn ĉe la suda parto de la setlejo, el kiuj iom post iom formiĝis pli granda bieno kun vilao, ĝardeno, fruktoĝardeno, arbaro, herbejoj kaj kultivataj areoj.
La ĝardeno estiĝis ekde la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento. Fabiani, inter 1920 kaj 1930, ĝin projektis kiel parton de mem-provizanta bieno, en kiu kuniĝis loĝado, produktado de nutraĵo, akvo kaj societa vivo. Apartan atenton li dediĉis al akvo, kiu en la karsta tereno pro la trapenetrebla kalkŝtono estas aparte valora: li aranĝis sistemon de cisternoj, kanaloj kaj tuboj por kolekti kaj uzi pluvakvon, kiu ebligis provizadon de la vilao kaj de la ĝardeno kaj irigacion. En la centro de la ĝardeno troviĝas karakteriza baseno, kiu estis parto de ĉi tiu bone pripensita akvosistemo.
La bieno ne vivis nur de siaj posedantoj: Ferrari estis en la tempo inter la du mondmilitoj unu el la pli gravaj dungantoj de la loĝantoj de Štanjel, kaj lokanoj partoprenis en la laboro sur la bieno kaj en la prizorgado de la ĝardeno. Ĉe la konstruado kaj aranĝado de la parko estis foje dungitaj eĉ dudek aŭ pli da laboristoj. La Ĝardeno Ferrari tiel ne estis nur privata ĝardeno de triesta familio, sed estis ligita ankaŭ kun la ĉiutaga vivo de la lokanoj.
La vizito de Štanjel do estis iom alia ol la programo, kiun por ĉi tiu tago preparis niaj gastigantoj, tamen ĝi ebligis al ni koni ankoraŭ unu gravan parton de la karsta kultura heredaĵo – la malnovan karstan setlejon kaj la escepte harmonian kunligon de tradicia karsta arkitekturo kun la modernismaj ideoj de Max Fabiani.
La Karstaj tagoj 2026 montris, ke Triesto kaj la Karsto ne estas nur interesa pejzaĝo, sed ankaŭ spaco de renkontiĝo de diversaj historiaj, kulturaj kaj lingvaj mondoj – la venecia kaj habsburga, la itala kaj slovena. De la istri-venecia Muggia, tra la karsta naturo en Zgonik kaj Repentabor, ĝis Štanjel kun la Ĝardeno Ferrari, ni konatiĝis kun lokoj, en kiuj intermiksiĝas heredaĵo kaj ĉiutaga vivo, kaj la kunestado kun la gastigantoj kaj en Esperanto ligis nin en unuecon.
1 Haveno, en kiu por komercistoj la doganoj estis nuligitaj aŭ forte reduktitaj, kio en la 18-a jarcento alportis al Triesto rapidan disvolviĝon. ↩
2 Eta protektita haveno por fiŝkaptistaj kaj pli malgrandaj boatoj. La termino estas uzata laŭ la tuta adriatika marbordo. ↩
3 Tiel oni en la muggia dialekto nomas la tieajn karnavalajn festojn, kiuj konservas venecian kaj istrian kutimojn. ↩
4 Karsta enfalejo en formo de bovlo, formiĝinta per dissolviĝo de kalkŝtono. Pro la ŝirmo kontraŭ vento kaj pli malseka mikroklimato en ĝi kreskas ankaŭ plantoj, kiuj sur la ĉirkaŭaj altebenaĵoj ne kreskus. ↩
5 Kaštelir (it. castelliere) estas prahistoria fortikigita setlejo sur altaĵo, ĉirkaŭita de muro el amasigitaj ŝtonoj kaj tero. Ĝi estas karakteriza por la Karsto kaj Istrio, kaj aperis en la bronza kaj fera epokoj. En aliaj partoj de Slovenio oni nomas ĝin ankaŭ gradišče. ↩
6 La Maria sanktejo sur Vejna (Monte Grisa) estas la nacia sanktejo de Maria, Patrino kaj Reĝino, super Triesto. Ĝi estis konstruita en la jaroj 1963–1965 kaj konsekrita la 22-an de majo 1966 kiel plenumo de la promeso de episkopo Antonio Santin el 1945, ke li konstruos preĝejon, se Triesto estos savita de detruo. La triangula formo de la konstruaĵo laŭdire memorigas pri la litero M kiel signo de Maria. ↩





