Lunde, la 2-an de februaro, en la Biblioteko Josip Vošnjak en Slovenska Bistrica okazis la prezento de la bildlibro Fabeloj por formiketoj, kies historio komenciĝis en la jaro 2021 per literatura konkurso Čez potok skače, kjer je most. La konkurso vekis grandan intereson, ĉar alvenis entute 95 literaturaj kontribuoj de aŭtoroj el la tuta Slovenio. Ĉiuj tekstoj estis kolektitaj en ampleksa antologio, kaj la faka komisiono elektis kiel la plej bonan verkon la fabelon de Špela Svenšek – Fabeloj por formiketoj.
De literatura konkurso al bildlibro
En la Esperanto-Asocio Maribor ni rekonis en la premiita fabelo varmecon kaj universalan mesaĝon. Pro tio ni decidis traduki ĝin en Esperanton, trovi ilustristinon kaj eldoni la verkon en la formo de bildlibro.
Dum la tradukado evidentiĝis, ke laŭvorta traduko ne plene kaptus la spiriton de la originalo, tial la esperanta teksto estis senchave kaj senteme adaptita. Rezulte aperis du libretoj – slovena kaj esperanta versioj.

Prisontajn unue salutis la direktorino de la biblioteko, sinjorino Patricija Breznikar (supre). La kolektitaj ĉeestantoj (malsupre) [Foto: Zdravko Kokanović]
Prezento de la teksto kaj la traduko
Dum la prezento la aŭtorino Špela Svenšek, instruistino kaj bibliotekistino, laŭ la deziro de la ĉeestantoj legis la tekston de la fabelo. Ŝi samtempe emfazis la signifon de la evento ankaŭ por ŝi persone:
“Por mi kiel aŭtorino ĉi tiu prezento estis konfirmo, ke rakonto verkita por infanoj povas porti universalan mesaĝon kaj superi sian originan kadron. Mi ĝojas, ke Fabeloj por formiketoj vivas kiel ponto inter lingvoj, kulturoj kaj generacioj.”
Peter Grbec, profesoro pri geografio kaj historio ĉe la Elementa Lernejo Anton Ukmar en Koper kaj longtempa instruisto de Esperanto, legis fragmenton el la esperanta versio, por ke la ĉeestantoj povu aŭdi, kiel la fabelo sonas en ĉi tiu internacia lingvo.
La ilustraĵojn por la bildlibro kreis Nina Stanič, lernantino de la Mezlernejo pri grafika dezajno kaj fotografio en Ljubljano.

Špela Svenšek legas la tekston de la bildlibro (supre), Peter Grbec parolis pri la traduko (malsupre) [Foto: Zdravko Kokanović]
Esperanto kaj la Esperanto-Asocio Maribor
Ĉe tiu okazo la prezidanto de la asocio EDM Mario Vetrih mallonge prezentis Esperanton, lingvon kiun en la jaro 1887 konceptis Ludwik Zamenhof kiel simplan kaj justan rimedon por interkompreniĝo inter homoj de diversaj popoloj.
Li prezentis ankaŭ la agadon de la asocio, kiu estis fondita la 26-an de septembro 1910. Ĝia fondinto estis la aŭstra advokato d-ro Henrik Haas, kiu havis sian advokatejon en Mariboro kaj estis grava subtenanto de la esperantista movado. En lia profesia kaj asocia laboro lin grave subtenis lia edzino Priska Haas. En la pasinteco la asocio estis multnombra kaj tre aktiva; hodiaŭ ĝi funkcias en pli modesta amplekso, sed kun la sama sindediĉo al la bazaj valoroj de la esperantista movado.
“Ĉu vi scias, kiun oni hodiaŭ enterigis?”
Specialan pezon al la vespero donis la gasto Tone Partljič, unu el la plej elstaraj slovenaaj verkistoj. Unue li parolis pri la teksto de la prezentita bildlibro, emfazante ĝian mesaĝon kaj varmecon, kaj atentigis, ke temas pri verko el kiu ankaŭ plenkreskaj legantoj povas multon ricevi, ne nur infanoj.
Li kuraĝigis la aŭtorinon Špela Svenšek al plua verkado kaj esprimis sian aprezon pro ŝia sento por rakonto kaj klara, komprenebla lingva esprimo. Samtempe li laŭdis ankaŭ la ilustristinon Nina Stanič, kies bilda interpretado laŭ liaj vortoj bele kompletigas kaj profundigas la mesaĝon de la teksto.
Poste li parolis pri Domen el la novelo de Josip Jurčič, pri neleĝa filo de riĉulo, markita de la perdo de la patrino kaj socia ekskludo, kaj pri tio, kiel li mem jam infanaĝe volonte eniĝis en literaturajn rakontojn. Li prezentis ankaŭ sian aŭtobiografian skizon “Ĉu vi scias, kiun oni hodiaŭ enterigis?”, en kiu li rememoras la infanan travivadon de rakontoj kaj ilian influon al lia posta vivo kaj verkado. Tiel li kunligis literaturon, personan memoron kaj humuron, montrante kiom profunde rakontoj povas marki homon jam en juna aĝo.
La evento kunligis literaturon, lingvon, memoron kaj interkulturecon, kaj montris kiel fabelo verkita por infanoj povas evolui en verkon kun pli vasta, universala signifo.



