La 31-an de januaro 1962 mi frapis al la pordo de Kroatia Esperanto-Ligo en Zagrebo (Amruševa 5) kaj renkontis unuan vivan esperantiston – Jelena Manojlović. Kvankam mi mem komencis lerni Esperanton kelkajn monatojn pli frue, mi konsideras tiun daton kiel komencon de mia esperantistiĝo. Sekve mi festas 50-jariĝon de mia aktiva vivo en Esperanto-movado. Mi vere okupiĝis pri treege multaj aspektoj de la movado kaj estas ege multaj kampoj de mia aktiva kontribuo inter kiuj multajn mi eĉ forgesis. Mi okupiĝis praktike de 1972 profesie pri Esperanto, do ĉiutage, kaj tial ne estas mirinda la kvanto da agadoj efektivigitaj kaj por priskribi almenaŭ la plej gravajn aferojn, mi devus fari plurmonatan esploron en malnovaj revuoj kaj dokumentoj, por kio mi ne trovas tempon. Tamen ĉi tie mi notos almenaŭ la plej gravajn aktivecojn, prezentante iaspecan biografion rilate la Esperanto-agadon.
Miaj funkcioj en la movado
- 1962-66: estrarano de Studenta Esperanto-klubo en Zagrebo,
- 1966-69: prezidanto de SEK en Zagrebo,
- 1969-1978 prezidanto de Jugoslavia Esperanto-Junulara Asocio (JEJA),
- 1972-1977 sekretario de Kroatia Esperanto-Junulara Asocio (KEJA),
- 1972-1992 direktoro de entrepreno Internacia Kultura Servo en Zagrebo (IKS),
- 1977-79 unua prezidanto kaj fondinto de Esperanto-societo Velika Gorica,
- 1978-1997 membro de la komitato de UEA,
- 1992-2009 direktoro de entrepreno Inter-kulturo en Maribor,
- 2004- sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio,
- 1996- sekretario de Asocio por Eŭropa Konscio en Maribor,
- 1996- membro de la estraro de la Esperanto-societo en Maribor,
- 1983-1984 sekretario de Jugoslavia Esperanto-Ligo,
- 1985-1988 prezidanto de Zagreba Esperanto-Ligo,
- 1989-1993 sekretario de Alp-Adria Esperanto-organizaĵo,
- 2000- prezidanto de Societo por Eŭropa Konscio en Velika Gorica (Kroatio).
Pedagogia kampo
- Kunordigado kaj ĉefaŭtorado de la Zagrebmetoda (ZM) lernolibro (1978-). Ĝis nun aperis la libro en pli ol 35 lingvoj kaj la kroata eldono en 9 eldonoj je pli ol 50.000 ekzempleroj, eksperimento pri rapida 3-taga lernado en Zagrebo en 1983.
- Aŭtoro de Frekvencmorfemaro de parolata Esperanto (baze de diplomlaboraĵo ĉe la Filoziofia Fakultato en Zagrebo) aperinta libroforme en Zagrebo en 1981 surbaze de kiu estis kreita la Zagreba metodo kaj ankoraŭ nuntempe estas la ununura morfemfrekvenca materialo pri parolata lingvo.
- Verkinto de Instrukciaro por la instruistoj uzantaj la ZM-on.
- Gvidanto de bazaj kursoj ekde 1964 laŭtakse inter 150 kaj 200 kursoj por ĉiuj generacioj (infanoj 7-jaraj ĝis maljunuloj, en lernejoj, popoluniversitatoj, Esperanto-sidejoj, privataj loĝejoj kaj en almenaŭ 6 landoj (Kroatio, Slovenio, Aŭstrio, Germanio, Hispanio, Francio). Mi taksas ke mi estis instruisto de Esperanto al proksimume 2000 personoj.
- Gvidanto de progresigaj kursoj kaj literaturaj (deko da tiaj kursoj en Zagrebo kaj Maribor).
- Patro de du denaskaj filinoj (denaska edukado de la filinoj en Esperanto) kiuj ankaŭ nun kiel plenkreskaj estas tre bonaj parolantinoj kaj ankaŭ aktivantoj en la Esperanto-movado.
- Aŭtoro de vortartoj: mallonga 5.000 vorta Esperanto-kroata vortaro (7 eldonoj) kaj 5.000-vorta Esperanto-Slovena kaj Slovena-Esperanta vortaro (kune kun A. Herman).
Verka laboro
Verkis kaj aperigis la jenajn originalajn librojn:
- Duobla Spiralo (eseoj pri etikaj demandoj, utilaj por adoleskuloj).
- Eŭropa Ideologio (eseoj pri Eŭropaj demandoj), aperis ankaŭ en la Slovena kaj la Kroata lingvo.
- Esperanto vivos malgraŭ la esperantistoj (eseoj pri la E-movado).
- Eŭropo, vi baldaŭ mortos (eseoj pri lingvaj demandoj en Eŭropo), aperis ankaŭ en Slovena traduko.
- Lernolibroj, vortaroj, instrukciaroj menciitaj en supra pripedagogia agado.
- Ekzistado (kibernetika klarigo pri la mondo).
Tradukista laboro:
- Tradukis romanon de Miroslav Krleža »Rande de l’ prudento« el la Kroata al Esperanto, la dramon de la sama aŭtoro »Sanktreĝa festo« kaj kelkajn liajn novelojn kaj poemojn.
- Tradukis romanon de Joža Horvat »Wakajtapu« el la Kroata al Esperanto.
- Tradukis novelaron de Tone Partljič el la slovena al Esperanto »Mi volis tuŝi la sunon«.
- Tradukis 5 novelojn el originala Esperanto al la kroata por antologieto de Esperanto-literaturo en la Kroata.
- Tradukis multajn tekstojn por la drama grupo de SEK kaj unuopajn poemojn por diversaj okazoj el la Kroata al Esperanto.
Pupteatro kaj kultura agado:
Ĉefinicianto (kune kun Tibor Sekelj kaj Roger Imbert) de Pupteatra Internacia Festivalo en Zagrebo (Festivalo de profesiaj pupteatroj) kaj ties gvidanto de la komenco en 1968 ĝis 1991 dum kiu en la festivalo partoprenis pli ol 150 profesiaj pupteatroj inter kiuj 70% ludis en Esperanto kaj dudeko da pupteatraĵoj estis televide filmitaj kaj publike prezentitaj en Esperanto en la Kroata televido. Okazis ankaŭ apartaj turneoj de pupteatroj kun pli ol 50 prezentadoj ĉefe en Jugoslavio sed ankaŭ en Norvegio kaj Danlando. Unuopaj pupteatroj post la festivaloj ofte prezentis la teatraĵojn en sialandaj Esperanto-aranĝoj kaj kongresoj.
Organize gvidis en Kroatia urbo Pula tri festivalojn de profesiaj teatroj 1968, 1970 kaj 1973.
En Zagrebo okazis en 1997 manifestaĵo »100 jaroj de Esperanto-.kulturo« kun pupteatra kaj teatra festivalo, granda muzika koncerto kaj sociologia simpozio kaj kun pli ol 500 partoprenantoj, kies organzon mi gvidis.
Mi aktoris en dudeko da teatraĵoj reĝisortitaj de Mladen Šerment en Drama grupo de Studenta Esperanto-klubo en Zagrebo inter 1963 kaj 1982. (pri tio detale en libro Internacia Kiso).
Organiza kaj libroeldona agado
En Zagrebo kadre de Internacia Kultura Servo (IKS):
Krom la jam menciita pupteatra kaj teatra agado en IKS sub mia redaktado aperis pli ol 50 libroj en Esperanto kaj kelkaj en la Kroata. IKS organizis kaj iniciatis aŭ profesie subtenis aron da Esperanto-kongresoj, simpozioj sciencaj, konferencoj en Kroatio. Inter la plej gravaj estas organizo de TEJO-kongreso (Tutmonda Esperanto Jnulara Organizo) en Zagrebo en 1988, 5 sciencaj simpozioj en Kumrovec kaj Zagrebo de 1977 ĝis 1990, multaj semajnoj dediĉitaj al diversaj landaj kulturoj (Tagoj de kulturo), multaj kursoj de Esperanto en lernejoj elementaj kaj en la propraj ejoj. Ellaboro de la zagreba lernolibo kaj 7 ĝiaj eldonoj je 40.000 ekzempleroj, seminarioj por instruistoj en Kroatio kaj Aŭstrio, landaj konferencoj de KEJA kaj KEL, eldonado kaj kunredaktorado de la revuoj en Kroatio (Tempo 1980-1990), OVO, de 1984-1985 bultenoj de KEL. Internacia Kultura Servo dum mia direktorado ekde fondiĝo en 1972 kun 3 salajrataj oficistoj kreskis ĝis 11 salajrataj oficistoj en 1991 kiam mi ĝin forlasis pro la milito en Kroatio. En 2001 Simpozio de lingvistoj en Zagrebo pri eŭropa lingva problemo.
En Maribor:
Organizo de SAT-kongreso en Maribor, Alp-Adria konferenco en Maribor, 2 sciencaj simpozioj en Maribor kaj Graz (Aŭstrio), 3 puptetaraj festivaloj en Klagenfurt (Aŭstrio), iniciato kaj starigo de strata festivalo La Strada en Graz (Aŭstrio), 6 video-filmvestivaloj de E-filmoj en Maribor, 20 libroj en Esperanto kaj deko en la slovena (2 el infanlibroj ricevis premion: Infanlibro de la jaro de UEA). De 1993-95 mi organizis kaj efektivigis propedeŭtikan eksperimenton pri Esperanto en 5 lernejoj de Slovenio, Aŭstrio kaj Kroatio (tri el la kursoj en Slovenio kaj Aŭstrio mi mem gvidis) kaj poste elelaboris raporton baze de kiu mi magistriĝis ĉe AIS San Marino. Kaj la plej granda afero estis organizo de Europa Esperanto-kongreso en Maribor 2007 kun partopreno de 250 kongresanoj el 30 landoj, partopreno de du europaj parlamentaninoj, simpozio kaj konferenco… Mi estis prezidanto de LKK.
Artikoloj kaj redaktadoj
Ekde 1963 kiam mi aperigis unuajn artikolojn en la Bulteno de SEK kaj redaktis ĝin dum 3 jaroj, mi aperigis plurcenton da artikoloj en Esperanto en tre diversaj gazetoj: Heroldo, Esperanto-revuo, Monato, Tempo, Jes, sed, IOE-gazeto (poste Esperanto-gazeto), La Ondo de Esperanto, Eŭropa Bulteno, El Popola Ĉinio.
Redaktas de 2009 Eŭropan Bultenon kaj kunredaktis Zagrebajn revuetojn »Jes, sed« kaj »Tempo«.
Sciencaj artikoloj prikibernetikaj kaj pedagogiaj: Aperis almenau 20 artikoloj en diversaj sciencaj revuoj kaj kolektoj de simpozioj en kiuj mi prelegis kaj tri el ili en mia libro »Esperanto vivos malgraŭ la esperantistoj«.
Partopreno en Eŭropaj projektoj financataj de EU
Mi aŭtoris ekde 1994 ok eŭropajn projektojn financatajn de EU per sume ĉirkaŭ 400.000 eŭroj: Unua tia projekto estis serio de prelegoj pri diskriminacio en Maribor 1994-1995, poste kadre de PHARE por la Maribora Popoluniversitato »Dulingva edukado de romaoj« pro kiu mi en 2000 partoprenis en eŭropa konferenco pri romaoj en Bruselo – kaj Virinoj por politiko kaj demokratio en 1997 kaj 1998, Lingva festivalo en Maribor 2003-2005, projektoj de EEU Alieco kiel valoro 2007-2008 en Maribor, Kia estus Eŭropo sen EU (2011-12) en Triesto, projekto “Tri eŭropaj infanlibroj en Hindujo kaj unu bengala en Europo” por Kroatia Esperanto-Ligo (2009-2011), ellaboro de peto kaj gajno de regula subvencio por EEU por 2008.
Krome mi partoprenis en minimume dek projektoj financataj de EU kiujn mi mem ne aŭtoris sed mia organizaĵo (Ĉu Popoluniversitato de Maribor, ĉu Inter-kulturo, ĉu Asocio por Eŭropa Konscio) estis partnero inter kiuj por mi la plej grava estas »Eŭropajn valorojn peri« (2006-2008) kies rezulto estas la paĝaro pri eŭropaj valoroj www.wix.com/dtisljar/eŭropo
Informa publikmedia agado
Rilate al ĉiuj supraj agadoj estis paralela informado al neesperantistaj medioj. La plej kvalita kaj sistema okazis dum la aktivado de IKS en Zagrebo (1972-1991), pro kiu en Kroatio ne ekzistas negativa rilato al Esperanto kaj preskaŭ ĉiuj civitanoj scias kio estas Esperanto. Dum tiu periodo estis ne nur 20-o da pupteatraĵoj elsenditaj en Esperanto en la Kroata televido sed ankaŭ amaso da intevjuoj, raportaĵoj, eĉ televida tutlanda kvizo dediĉita al Esperanto, informoj en tagĵurnaloj (dum du jaroj eĉ regulaj rubrikoj pri Esperanto en Večernji list, felietona serio pri Esperanto en la sama gazeto (ĉefa tagĵurnalo de Zagrebo) kaj en Radničke novine, artikoloj kaj felietonoj en infanaj revuoj (Tina), en semajnrevuoj, sennombraj radio-elsendoj ĉiuspecaj en Zagrebo (ekz. dum la TEJO-kongreso en Zagrebo tri lokaj radio-elsendoj ĉiutage havis rubrikojn, unu en Esperanto kaj du en la Kroata. Simile okazis en Maribor de post 1992 kun multaj artikoloj en Večer, intervjuoj ĉe radioj kaj Slovena televido (la plej longan TV-intevjuon mi havis en loka TV-elsedno en 2010 dum daŭro de unu horo). Mi estis intervjuata ankaŭ en kelkaj aliaj landoj, Aŭstrio okaze de Klagenfurta Pupteatra Festivalo kaj Graza simpozio pri familioj, en Bosnio-Hercegoovino okaze de partopreno en simpozio pri 100 jaroj de Esperanto en tiu lando kaj en kelkaj aliaj landoj dum partopreno en kongresoj (Katalunio, Hungario)
Prelegado
Dum la tuta 50-jara aktivado mi ĉiujare publike prelegis ĉu pri Esperanto al neesperantista publiko ĉu dum multaj Esperanto-aranĝoj pri tre diversaj temoj. Mi ne notis, sed estis inter 10 kaj 20 prelegoj jare kaj entute dum 50 jaroj pli ol 500. Ankaŭ nuntempe mi ŝatas prelegi kaj multaj invitas min. En juna aĝo mi partoprenis en kvino da Oratoraj Konkursoj de TEJO kaj en Tyresoe (Svedio) mi eĉ venkis.
REFoj kaj kongresoj
Inter 1980 kaj 1994 mi regule partoprenis en Renkontiĝoj de Esperanto-Familioj (REF) kun miaj du filinoj kaj edzino. Mi mem organizis 2 el la REFoj (en 1985 sur insulo Pag en Kroatio) kaj en 1993 en Maribor (Slovenio). Mi verkis kelkajn artikolojn pri la fenomeno de denaskaj infanoj kaj kunkreis la politikon de REFoj en tiuj jaroj.
Ekde mia unua UK en Sofio en 1963 kaj IJK en Vraca samjare mi partoprenis en trideko de UKoj kaj pluraj IJKoj, kelkaj SAT-kongresoj, 8 EEU-kongresoj kaj almenaŭ 20 naciaj Esperanto-kongresoj.


