Ĉiun duan jaron, Unesko kunvokas dusemajnan Ĝeneralan Konferencon en novembro (en 2023 ĝi okazis en Parizo de la 7-a ĝis la 22-a de novembro), kaj dum la unua semajno dudeko da horoj estas dediĉitaj al la “debato pri ĝenerala politiko”: antaŭ la pleno rajtas paroli po ses minutojn ĉiuj membroŝtatoj kaj po tri minutojn la NeRegistaraj Organizoj, kiuj petas tion kaj estas akceptitaj. Praktike 84% el la ŝtatoj alparolis, kaj ĉirkaŭ 8% el la organizoj, sed Universala Esperanto-Asocio ĉiam profitas la okazon. Nur lastminute la teamo de UEA estis avertita pri la limdato por proponi tekston kaj la dato de la alparolo, ĉar la decidoj okazas dum la Ĝenerala Konferenco mem, sed tiuj ĉi datoj estis antaŭvideblaj. Ĉi-jare, la alparolo okazis sabaton la 11-an de novembro matene kaj la franclingvan tekston legis François Lo Jacomo, ĉefreprezentanto ĉe Unesko kaj estrarano de UEA. Kiel ĉiuj aliaj alparoloj, ĝi estas spektebla per la retejo de Unesko: https://www.youtube.com/watch?v=7Xm3OIcK7C0&t=5287s