En Eŭropo ni dum lastaj semajnoj atestas okazadojn kiuj ĝis nun ne ekzistis kaj starigas antaŭ nin komplete novajn defiojn. Dum la homoj malrapide konstruas novan realecon de sia ĉiutago, la ŝtatoj enkondukis klasikan manieron defendi sin kontraŭ klasikaj malamikoj – sekurigi siajn landlimojn. Malgraŭ tio ke la viruso estas ĉio alia ol klasika malamiko, la landlimoj antaŭ niaj okuloj denove kreskis kun rapideco, pri kiu eĉ la plej ekstremaj naciistoj povis nur sonĝi. Nun kiam estas sendube la fakto ke por haltigi la viruson estas necese limigi la moviĝadon de homoj, ni devas ankoraŭ demandi nin kion tiu reago signifos por morgaŭ? Nuntempe sendube unualoke estas vivoj kaj ekzistado de la homoj. Sed ni ne rajtas permesi ke ni ne starigu tuttempe ankaŭ demandojn ligitajn kun iom pri posta estonto. Kia estos Slovenio kaj kia estos Eŭropo, kiam ni sukcesos venki la viruson?
Eŭropa Unio eliris el la krizo de la dua mondmilito kaj por siaj valoroj alprenis solidarecon kaj homajn rajtojn. Ĝuste tiuj valoroj estas dum tiuj ĉi tagoj en la plej granda danĝero ĝis nun. Kio restos el la solidareco kiam la ŝtatoj batalas por la ŝirmekipaĵoj kaj oni tute ne konsideras kiu ilin fakte en la konkreta momento plej bezonas. Iuj ŝtatoj kulpigas Germanion ke ĝi ne permesas eksporton de ŝirmmaskoj, Germanio kulpigas Francion ke ĝi mem ne povas akiri ilin dum Italio petas pri helpo, kiu ne venas el Eŭropo sed el Ĉinio. (Tiurilate oni memoru tiujn kiuj ankoraŭ antaŭ nelonge laŭte skandaliĝis pri eventuala helpo por Ĉinio kaj tuj post kiam venis unuaj pakoj el Ĉinio, silentiĝis). Entute dum la lastaj semajnoj ŝajnis ke ni reiris en la tempo kaj ni estas denove nur ŝtatanoj de siaj landoj kaj ke reeĥo de la Eŭropa politiko ne estas sentebla.
Nur en la lastaj tagoj la Eŭropa Komisiono fine vekiĝis kaj komencis akcepti tre bezonatajn decidojn por la tuta komunaĵo. Sed la plej necesa movo estos pruvi ke Eŭropo kapablas esti solidara inter la membroj-ŝtatoj. Ke la ŝtatoj kiuj ke travivas la plej fortajn aspektojn de la krizo helpas al tiuj kiuj estas plej trafitaj kaj ke ili scias ke la aliaj, kiam ili mem troviĝos en simila situacio helpos al ili. Eŭropa Unio devas respondi alimaniere kaj ne lasi la plej problemajn ŝtatojn esti senhelpe solaj. Nur tiel la eŭropa ideo povos gardi sian integrecon.
Alia demando estas demando de homaj rajtoj. Ĝuste ĝi grave lamigis kaj malrapidigis ĝis certa grado eŭropan respondon kompare kun la ĉina, ja la ŝtatoj kiuj dum jardekoj konstruadas siajn strukturojn de demokratio, estas esence pli atentemaj rilate enkondukon de eksterordaj mezuroj kiuj povus endanĝerigi la atigitajn rajtojn de civitanoj (eble ankaŭ pro tio oni devus serĉi kaŭzojn por esence pli malrapida reago de ŝtatoj kiel Germanio, Francio aŭ Nederlando kompare kun Slovakio, Kroatio aŭ Slovenio). Kontrolo per dronoj en Hispanio aŭ sekvado de movado de telefonoj en Italio estas pintoj de mezuroj kiuj ankoraŭ en januaro kiam ni observis la okzadojn en Ĉinio, ŝajnis absurdaj kaj por Eŭropo tute ne adekvataj. Sed demokration kaj homajn rajtojn ni ne rajtas observi kiel baro al sekureco, sed kiel potencon kaj avantaĝon de nia komunaĵo. Tial en la tempo kiam ni provizore kaj grandparte propravole forŝovis grandan nombron de niaj rajtoj , havas egan signifon por kvalita kaj fundamentita informado de la ŝtatanoj kiuj devas la decidojn de la regantoj kompreni kaj akcepti. Tio por la demokratio havas eksterordan signifon. Malrapide ni denove akcepetas kian signifon havas informrimedoj kaj ke la sociaj retoj ne povas ilin anstataŭi. Estas rimarkinde ke la homoj ĉie en Eŭropo en tiuj ĉi tagoj revenas al klasikaj informrimedoj kiuj estas la nuraj en la stato oferti kontrolitajn informojn. Ĉiuj provoj kiel ajn limigi la informrimedojn estas nun neakcepteblaj. Ankaŭ ĉi tie harmoniigita reeĥo de Eŭropa Unio povus forpreni iom da necerteco en ŝtatoj , kie strukturoj de la kontrolo de demokratiaj mekanismoj ne estas firmaj kiel en aliaj ŝtatoj.
La stato en kiu ni nun troviĝas ne estas limigita al Eŭropo. Ĉiuj ŝtatoj nuntempe batalas kontraŭ la viruso kaj morgaŭ ĉiuj batalos kun ties sekvoj en ekonomio kaj socio ĝenerale. Bedaŭrinde en la mondo troviĝas neniu kiu pretus transpreni la bridojn en siajn manojn kaj starigi ion kio almenaŭ similus al tutmonda solidareco. Irano restis kun siaj problemoj sola kaj kio okazos kiam la viruso disvastiĝos en Gazo, en Sirio aŭ Bangladeŝo? Jam nun la fabrikoj kiuj produktas niajn vestaĵojn, telefonojn, ludilojn kaj aliajn gravajn produktojn
por la konsumisma mondo ĉesis funkcii ĉar la importantoj retiris siajn mendojn. Kiom longe tiuj laboristoj eltenos sen labori? Ĉu ni havas ian ajn respondecon por ili kiel uzantoj de iliaj servoj, eĉ se ili vivas aliparte de la mondo? Kaj ne malgrave, kien tiuj laboristoj iros kiam la stato ankaŭ en iliaj landoj fariĝos neeltenebla? Ankaŭ ĉi tie ni atendas ke Eŭropa Unio agos por la bono de ĉiuj kaj decidos pri agoj kiuj fortigos tutmondan solidarecon.
Tial ni invitas Eŭropan Komisionon kaj eŭropajn parlamentanojn ke ili aktive porbatalu la valorojn, kiujn EU mem starigis por si kiel fundamenton por sia agado kion ni – civitanoj atendas de ili. Landlimojn ni ne povos fermi por ĉiam, ankoraŭ pli malfacile ni povos fermi ilin netralaseblaj. La viruso pri tio tute ne zorgas. Ni pensu nur pri la nehaltigebla disvastiĝado de pesto en la tempo kiam la mondo estis multe malpli interligita ol ĝi estas nun. Tial ni devas pensi tutglobe kaj kune. Ni devas pensi solidare kaj sobre. Ni invitas Eŭropan Union, reagi je maniero kiu fortigos interligiĝon inter sciencistoj, ŝtatanoj kaj ŝtatoj. En tiuj ĉi tempoj de krizo ĝi reagu solidare kaj kun granda respondeco por la estonto. Tiukaze ni povos ĉiuj kune pli facilkore rigardi al la morgaŭaj tagoj.
Maja Cimerman Sitar
Prezidantino de Asocio por Eŭropa Konscio (Maribor)
Maja Cimerman Sitar estas prezidantino de Asocio por Eŭropa Konscio (kun sidejo en Maribor, Slovenio) kies celo estas pere de diversaj eventoj oferti pripenson pri la signifo de Eŭropa Unio kaj ties historio kaj interplektiĝon de la vivoj de ties civitanoj. Ŝi diplomigis pri biologia antropologio en Universitato de Vieno. Ŝi laboras en la kampo de evoluigo de libere atingeblaj fontoj por edukado, antaŭ ĉio sur la kampo le lernado de lingvoj kaj interkultura interkompreniĝado. Ŝi agis kiel redaktorino de pluraj instru-portaloj. Ŝi verkas por infanoj. Ŝi estas aŭtorino de infanlibro Hiša spominov (Domo de rememoroj), libro kun mallongaj rakontoj kaj tekstoj, kaj de e-libro por plurlingvaj infanoj Kuarki – popotnik med svetovi (Kuarki – vojaĝanto inter la mondoj) kiu estas libere legebla en la reto en 9 lingvoj.
Poziv k evropski in globalni solidarnosti
(odprto pismo evropskim poslancem)
V Evropi smo v zadnjih tednih priča dogodkom, ki so brez primere in pred nas postavljajo popolnoma nove izzive. Medtem ko ljudje počasi sestavljajo novo realnost svojega vsakdana, so države povlekle klasično potezo za obrambo pred klasičnim sovražnikom – zavarovanje meja. Kljub temu, da je virus vse prej kot klasičen sovražnik, so meje pred našimi očmi ponovno zrasle s hitrostjo, o kateri si tudi najbolj zagrizeni nacionalisti niso upali niti sanjati. In medtem ko nedvomno drži, da je za zaustavitev širjenja virusa potrebno omejiti gibanje ljudi, ali bolj natančno, stike med ljudmi, ki so s tem gibanjem pač povezani, si moramo že danes zastaviti vprašanje, kaj bo ta reakcija pomenila za jutri. Danes so na prvem mestu brez dvoma življenja in eksistence ljudi. Ne smemo pa dovoliti, da si ves čas ne bi zastavljali tudi vprašanj povezanih z malce bolj oddaljeno prihodnostjo. Kakšna bo Slovenija in kakšna bo Evropa, ko nam uspe premagati virus?
Evropska unija je izšla iz krize druge svetovne vojne in si za svoje vrednote postavila solidarnost in človekove pravice. Prav te vrednote so v teh dneh na največji preizkušnji doslej. Kaj je ostalo od solidarnosti, ko se države pulijo za zaščitno opremo in se pri tem sploh ne upošteva, kdo jo v danem trenutku najbolj potrebuje? Nekatere države krivijo Nemčijo, da ne dovoli izvoza zaščitnih mask, Nemčija krivi Francijo, da sama ne pride do njih, medtem pa Italija prosi za pomoč, a ta ne pride iz Evrope temveč iz Kitajske. (Ob tem je vredno spomniti na tiste, ki so se še pred kratkim glasno zgražali nad pomočjo Kitajski in so ob nedavni pošiljki mask iz Kitajske potihnili). Nasploh se je v zadnjih tednih zdelo, da smo se vrnili nazaj v času, da smo spet samo državljani svojih držav in da odziv evropske politike ni slišen. Šele v zadnjih dneh se je Evropska unija končno prebudila in začela sprejemati še kako potrebne odločitve za skupnost. Vendar pa bo najbolj pomembna poteza od vseh, dokazati, da je Evropa sposobna solidarnosti med državami. Da države, ki ne preživljajo največjega vala, pomagajo tistim, ki so najbolj prizadete in da vedo, da bodo druge, če se bodo same znašle v takšni situaciji, pomagale njim. Evropska unija se mora odzvati drugače, kot se je v času zadnje krize in prizadetih držav ne sme prepustiti samim sebi. Le tako bo evropska ideja lahko ohranila svojo integriteto.
Drugo vprašanje je vprašanje človekovih pravic. Prav te so do določene mere ohromile in upočasnile evropski odziv v primerjavi s kitajskim, saj so države, ki desetletja gradijo svoje strukture demokracije, precej bolj previdne pri uvajanju izrednih razmer, ki lahko ogrozijo dosežene pravice državljanov (morda je tudi tukaj iskati razloge za precej bolj počasen odziv držav kot so Nemčija, Francija ali Nizozemska v primerjavi s Slovaško, Hrvaško ali Slovenijo). Nadzor z droni v Španiji ali sledenje gibanju telefonov v Italiji so samo vrhovi ukrepov, ki so se nam še januarja, ko smo zrli na dogajanje na Kitajskem, zdeli absurdni in za Evropo popolnoma neprimerni. Vendar pa demokracije in človekovih pravic tudi sedaj ne smemo jemati kot oviro varnosti, temveč kot moč in prednost naše skupnosti. Zato je v tem času, ko smo začasno, in v največji meri prostovoljno, odložili veliko število naših pravic, izjemnega pomena kvalitetno in utemeljeno obveščanje državljanov, ki morajo ukrepe oblasti razumeti in sprejeti. To je za demokracijo bistvenega pomena. Počasi spet dojemamo, kakšen pomen imajo mediji v resnici in da jih socialna omrežja nikakor ne morejo nadomestiti. Pomenljivo je, da se ljudje povsod po Evropi v teh dneh vračajo h klasičnim medijem, ki so edini v položaju, da nudijo kar se da preverjene informacije. Vsi poskusi kakršnega koli omejevanja medijev so v tem trenutku še posebej in popolnoma nedopustni. Tudi tukaj bi usklajen odziv Evropske unije lahko odvzel nekaj negotovosti v državah, kjer strukture nadzora demokratičnih mehanizmov niso tako trdne kot v drugih članicah.
Položaj, v katerem smo se znašli, ni omejen na Evropo. Vse države se danes borijo z virusom, jutri pa se bodo z njegovimi posledicami na ekonomijo in družbo na splošno. Žal na svetovnem odru ni nikogar, ki bi bil pripravljen prevzeti vajeti v svoje roke in poskusiti vzpostaviti nekaj, kar bi bilo vsaj podobno globalni solidarnosti. Iran je ostal s svojimi težavami sam in kaj se bo zgodilo, ko se bo virus razširil v Gazi, v Siriji ali Bangladešu? Že danes so tovarne v državah, kjer proizvajajo naša oblačila, telefone, igrače in druge dobrine potrošniškega sveta prazne, saj so uvozniki preklicali naročila. Kako dolgo lahko ti delavci zdržijo? Ali imamo kot porabniki njihovih storitev do njih kakršnokoli odgovornost, tudi če živijo na drugem koncu sveta? In nenazadnje, kam bodo ti delavci odšli, ko bo položaj v njihovih državah postal povsem nevzdržen? Tudi tukaj pričakujemo, da bo Evropska unija delovala za dobrobit vseh in sprejela potrebne ukrepe, ki bodo okrepili globalno solidarnost.
Zato pozivamo Evropsko komisijo in evropske poslance, da se aktivno zavzamejo za vrednote, ki si jih je unija sama zastavila kot temelje svojega delovanja in ki jih državljani od nje pričakujemo. Mej ne bomo mogli zapreti za vedno, še manj jih bomo lahko zaprli neprodušno. Virus se na njih požvižga. Pomislimo samo na neustavljivo širjenje kuge v času, ko je bil svet dosti manj povezan kot je danes. Zato moramo misliti globalno in skupaj. Misliti moramo solidarno in trezno. Pozivamo Evropsko unijo, da se odzove na način, ki bo okrepil povezanost med znanstveniki, državljani in državami. V teh časih krize naj se odzove solidarno in z veliko mero odgovornosti za prihodnost. Potem bomo lahko vsi skupaj z lažjim srcem in z več optimizma zrli v jutrišnji dan.
Maja Cimerman Sitar
Društvo za evropsko zavest Maribor